McDonnell Douglas DC-10 | ||
---|---|---|
![]() McDonnell Douglas DC-10-30 de Northwest Airlines, 2004. | ||
Tipo: | Pasaĝeraviadilo | |
Fabrikanto: | McDonnell Douglas | |
Unua flugo: | 29-an de aŭgusto 1970 | |
Enkonduko: | 5-an de aŭgusto 1971 en American Airlines | |
Produktperiodo: | 1968-1988 | |
Produktkvanto: | DC-10: 386 KC-10: 60 | |
La McDonnell Douglas DC-10 estas larĝkorpa pasaĝeravidilo de McDonnell Douglas, kiun oni surmarketigis en 1971 kiel konkuranton al Boeing 747. Ĝi estis produktata de 1968 ĝis 1988, 386 ekzemplerojn aĉetis flugkompanioj, 60 ekzemplerojn la usona aerarmeo por aere fuelplenigi aviadilojn. Tiuj lastaj havis la nomon KC–10 Extender. Ĝia posteulo estas la McDonnell Douglas MD-11, kiu estas la modernigita versio de DC–10, produktita ĝis 2000.